Kantilevr/o Tia konstruaĵo, ke el porta bazo elstaras brako(j) super loko, kie oni ne povas staragi subportilon.
Kore/o 1 Montara duoninsulo, inter la Japana Maro kaj la Maro Flava. 2 Genro de malsanoj karakterizitaj per senvolaj (klonaj) kontrahoj de la muskoloj, jen malrapidaj, jen subitaj. Tie ĉi, terura degeneriga malsano ĉiam kondukanta al malrapida morto.
Harpi/o 1 Fabela monstro, ventegon, kaj prezentata kiel virinkapa birdo aŭ kiel fugilhava virino kun ungegoj. –EB 307/55 2 Tre malica kaj malpacema virino.
Gelaten/o 1 Senforma, dispeciĝema, travidebla substanco, fandiĝanta ĉirkaŭ 25°C, ricevita per agado de varma akvo sur la bestajn aŭ fruktajn histojn. 2 Maldensa medikamenta ŝmiraĵo kun tiu ĉi sama konsisto.
Knar/i (ntr) Eligi sekan kaj akran bruon de skrapado aŭ frotado.
Pensilvani/o Unu el la Usonaj ŝtatoj.
Leŭtenant/o Oficiro tuj malsupera al kapitano. Tie ĉi, vicestro en la nigramerkata organizo.
Lentug/o Lentokolora kaj iafoje iom elstaranta makulo de la haŭto.
Kokain/o Drogo, alkaloido ekstraktata el la kokaaj folioj.
Cigan/o Ano de vaganta gento devena el Hindujo, konata en Eŭropo sub diversaj nomoj.
Steril/a 1 Senfrukta, nekapabli naski aŭ produkti. 2 Kiom eble plej pura, tiom ege, ke nenio vivanta povas ekzisti tie, eĉ ne mikroboj.
Marmor/o 1 Kristaliĝinta polurebla kalkŝtono, ofte enhavanta kolorajn vejnojn, uzata en konstruado kaj skulpturo.
Imperativ/o 1 Gramatika modo, kiun havas multaj lingvoj. 2 Ordona, nepra formulo de morala devo. Supera kialo de la vivo.
Parabol/o Geometria formo, unubranĉa nefermita koniko. –EB 329/14 Tie ĉi, kurba linio ronda en ĝia mezo, kaj kruta, preskaŭ vertikala ĉe la ekstremoj.
Amput/i (tr) Fortranĉi ion de vivanta estaĵo.
-tom/o Sufikso por ĥiurgia tranĉa instrumento. –tomio. Sufikso por ĥiurgia operacio en kiu difinita organo iciziĝas per –tomo.
Frustr/i (tr) Senigi iun je kontentigo de fundamenta bezono aŭ tendenco.
Pep/i (ntr) Aŭdigi malaktutajn, ripetatajn, delikatajn krietojn.
Muk/o Pli-malpli viskeca substanco, sekreciata de la mukozoj.
Kafeteri/o Restoracio, kie la klientoj deprenas mem de la bufedo tion, kion ili deziras.
Zip/o Fermilo, konsistanta el du rubandoj provizitaj per vico da metalaj dentoj. –EB 37/22
Migdal/o La nukso de migdalarbo. ter- Tropika herbo kun centoj da tuberoj kiuj manĝeblas aŭ kruda aŭ rostita.
Merkur/o Propra nomo de dio, de planedo, kaj de Usona aŭtomobilo.
Man-sak-et-o Virina vesta aksesoraĵo. –EB 37-10
Rezerv/i (tr) Apartigi kaj konservi por alia tempo, por alia uzo.
Inerci/o Eco de la materio, pro kiu ĝi emas, kiam senmova, resti senŝanĝe tia, kaj kiam moviĝanta, daŭrigi senŝanĝe sian movon. –rado Peza rado de maŝino, kies rotaciado konservas energion. –EB 102/17; 159/15; 184/34
Kluĉ/i (tr) Kunigi per iu meĥanismo la motoron de maŝino kaj la organojn, kiujn ĝi devas movi.
Alg/oj Sen-tigaj herbetoj, kreskantaj en tapiŝforma kolonio sur surfacoj aŭ subakvaj aŭ ege malsekaj.
Krust/o 1 Ekstera, de kuriado malmoliĝinta parto de bakaĵo. 2 Bakita pastaĵo. 3 Malmoliĝinta parto, kiu formiĝas supraĵe de pli-malpli likviaj substancoj.
Natri/o Alkala blanka metalo, atomnumero 11, atompezo 23, kun la ĥemia simbolo Na. –a Tie ĉi, la brile flava koloro de metal-gasa lampo uzanta natrion.
Ĉarnir/o Aparato de rotacio, konsistanta el du plataj metalaj pecoj, kunigitaj per komuna akso kaj turniĝganta ĉirkaŭ ĝi. –EB 134/57