Panter/o 1 Nigra leopardo. –EB 353/6 2 Propra nomo de tanko de la nazioj de la dua mondmilito. Tie ĉi, speciala armita veturilo.

Kolorad/o 1 Unu el la ŝtatoj de sud-okcidenta Usono.

Inter-fac/o 1 Konekto-cirkvitaro uzenda inter du malsamaj komputatoroj aŭ aparatoj por ebligi komunikadon aŭ regnadon.

Aloj/o 1 Ia ajn speciala miksaĵo el kunfanditaj metaloj.

Mazerat/o 1 Speco de tre rapida aŭtomobilo fabrikita en Italio.

Tremol/o 1  Falfolia arbo (specio de poplo) kun preskaŭ cirklorondaĵ, longapetiolaj folioj, kiuj ĉiam movetiĝas, tremetas. –EB 355/21

Flagr/i (ntr) 1 Treme brili kiel flamo en vento, aŭ kiel lumo ĵetata de antikva kino-projekciilo.

Kikuju/o 1  Propra nomo de japana kompanio.

Plonĝ/i (ntr) 1 Lerte ĵetiĝi en akvon, por naĝi. 2 Abrupte kaj subite eniri tute malsaman medion.

Turkis/o 1 Iom verde blua maldiafana mineralo uzata kiel juvelo. 2 Ties koloro.

Rokok/o 1 Arĥitektura stilo, dense delikata, simila al interplektitaj folioj, konkoj, ks. –EB 318/13

Mokasen/o 1 Mola kunkudrita (sen-najla) piedvesto. –EB 335/18

Akcel/i (tr) 1 Kreskigi la rapidecon de io.

Transmis/i (tr) 1 Komuniki (energion, forton aŭ movadon) de unu maŝino al alia. -ilo. Skatolo kun dento-radoj inter la motoro kaj akso de aŭtomobilo. –EB 185/56-62

Vad/i (ntr) 1 Paŝi en akvo, aŭ en mola substanco. -ejo Loko, en kiu oni povas trairi riveron.

Halucin/o 1 Erara percepto de objekto kio ne ekzistas.

Delta 1 Greka litero triangul-forma. -ulo. Tie ĉi, jet-motora aviadilo kies aloj similas triangulon.

Ĉiz/i (tr) 1 Tajli aŭ kavigi per -ilo, eltranĉi. -o. Loko, kie iom da materio mankas pro el-tranĉo.

ĵoke/o 1 Profesia rajdisto en ĉevala konkurso. 2 ĵargone, lerta kondukisto de ia ajn speciala veturilo.

Erod/i (tr) 1 El-uzi per frotado kontraŭ alia substanco. per-sabla -ado. Metodo de tre malgentila polurado per fortega elŝpruco de sablo-plena aero el tubo kvazaŭ akvon.

Uragan/o 1 Fortega kaj bru-plena vento.

Aŭkci/o 1 Proceso de vendo per publika konkurso, ĉe kiu la proponanto de la plej alta prezo akiras la vendaton.

Boteleg-band/o 1 Kamparana muzik-grupo en kiu oni ofte ludas krudajn instrumentojn. Ekzemple granda botelo enblovata aŭ lav-tabulo fingre frotata.

Orbit/o 1 Kurba linio, laŭirata de satelito, planedo ktp dum ĝia rondiro ĉirkaŭ alia pli masiva korpo. –EB 1/4 & 8, 7/1 -ano. Membro de la socio de satelitanoj rondirantaj la teron laŭ orbito, aŭ ties surtera subulo sopiranta gajni membrecon per laboro.

Perfort/i 1 Instigi iun al seks-kuniĝo kontraŭ ties volo. 2 Eluzi ion kiel eble plej hontinde.

Refleks/o 1 Movo, sendependa de la volo, estigata kiel nevola respondo al nervostimulo.

Regul/o 1 Tio, kion oni difinis por gvidi. -i. (tr) Direkti la funkciadon de maŝino aŭ aparato. kap-ilo. Magneto-onda interkomunikilo kio ne bezonas ĥirurgian cerbo-dratizon kaj portiĝas tiel, kiel ĉapelo.

Ŝtop/i (tr) 1 Fermi truon, plenigante ĝin per ia substanco. -ilo. Vir-seksa elektra kontaktilo. –EB 120/7,21 -ilingo. In-seksa kontaktilo. –EB 120/22,24,29

Akci/o 1 Frakcio de la kapitalo de kompanio kio rajtigas al partopreno en voĉ-donado kaj en profito.

Hangar/o 1 Granda konstruaĵo por ŝirmi aviadilon. –EB 230/6

Boben/o 1 Cilindro-forma ingo ĉirkaŭ kiu oni volvas fadenon, filmon, bendon ks. –EB 233/60 mal-i. (tr) Malvolvi ion el bobeno.

Fluresk/i (ntr) 1 Resendi laŭ pli longaj ondoj la ricevitan lumon. -a. Nenormale brila pro flureskado.

Obskur/e 1 Malluma, ne ebliganta klaran vidon.

Fuel/o 1 Bruligaĵo de motoro. -pumpilo. –EB 184/40 & 229/14

Vandenburg/o 1 Urbo en Kalifornio, loko de tre granda aerarmea kaj ŝpackonkera koncentriĝo.

Sabot/i (tr) 1 Intence difekti maŝinon, ilaron, fuŝi taskon por malhelpi kontraŭulon.

Turbin/o 1 Rotacia maŝino, konsistanta el radoj, provizitaj per klinitaj padeloj, kaj rapide turnigantaj sub la premo de akvo, vaporo aŭ gaso. -a pumpilo. –EB 227/53

Daten/o 1 Faktoj, nocioj aŭ instrukcioj preparitaj en formula maniero taŭga por komunikado, interpretado aŭ traktado fare de homoj aŭ aparato, specife komputatoro.

Torn/i (tr) 1 Rondforme prilabori per tranĉa ilo pecon da sur-fiksita materialo sur turniĝanta stablo. -atoro. Speciala il-maŝino. –EB 143/1

Test/o 1 Prov-esploro celanta eltrovi la taŭgecon de io, ofte en specialaj kondicioj por eltrovu ĉu ĝi daŭros.

Iova/o 1 Nordcentra ŝtato de Usono.

Munici/o 1 Provizo da pafaĵoj por ia ajn armilo.

Krio/ 1  Scienca prefikso signifanta tre egan malvarmon. (Ne konfuziĝu inter krio/ kaj kri/o.)

Mutaci/o 1 Subita ŝanĝo en geno kiu kaŭzas ke iu speco ŝanĝiĝu en alian (ofte monstran) formon.

Laser/o 1 Optika instrumento, aŭ armilo ellasanta tre puran unukoloran lumon en fortega koncentriĝo pro ĝia inter-onda sinkroneco.

Poz/i (ntr) 1  Preni kaj konservi specialan korpan pozicion.

Epoksi-/ 1 Ĥemia vortero indikanta oksigenon ligitan kun du najbaraj karbonatomoj. -plasto. Forta plasto rapide produktata per intermikso de du ĥemiaĵoj.

Empenaĝ/o 1 Stabiliga (ne unu el la du ĉefaj) alo de aviadilo, ĉu vertikala, ĉu horizontala. (tie ĉi –EB 255/37)

Radar/o 1 Aparato kiu ebligas sur-ekranan vidon de malproksima objekto per radio-ondoj retro-saltitaj. –EB 230/39,48

Dorlot/i (tr) 1 Agi kun iu tro kareseme kaj tro indulge. -besto. Amika besto kiu tute dependas de homo.

Luk/o 1 Speciala pord(et)o en ŝipo aŭ alia vehiklo, en surfaco de vojo aŭ trotuaro, aŭ sur la ekstero de aparato por ebligi aŭ eniron de homoj, aŭ ke oni inspektu aŭ riparu ion.. –EB 40/45, 93/21, 116/8, 194/21, 218/42a

Kajut/o 1 Surŝipa aŭ enaviadila ĉambreto. pilota -o –EB 226/37

Erupci/o 1 Vulkana elsputo. Elsputo sub granda premo.

Valid XHTML 1.0!